Eble neniu krom mi vere kredas irlandajn legendojn pri koboldoj kiuj vestas sin verde, surhavas bulĉapelojn kaj gardas trezorojn. Mi tute kredas ilin, tamen, ĉar unufoje mi transformiĝis en tian koboldon.
Ĵaŭdon matene mi reiris al mia laborejo sed haltis unue ĉe manĝetejo por aĉeti grandan tason da kafo por klarigi mian kapon. Sam, la blinda posedanto de la manĝetejo, demandis: “Malglata nokto, Alko, ĉu ne?” “Malglata tago, Sam,” mi respondis. “Mi preskaŭ perdis mian virinon al ŝtuparo malaperanta.”